Soneto - legado muzea
Pola Muzeo en Rapperswil 
gastigis unu poetinon 
du aĆ­toroj montris rutinon 
en bona malkonvencia stil' 

Iwona Wojtas-Voy tralegis 
enhavojn kun kondensaj vortoj 
Tadeusz Kilarski pri sortoj 
kiuj pasintece gravegis 

brazil-pola geedza paro 
Milewski ludis violone 
kaj fortepiane tre bone 

en la muzea kalendaro 
mia poezia koncerto 
la dektrian de majo - certo!
Zuriko, la 21an de januaro 2006