Soneto kun poetdemandoj
poetoj demandas poetojn 
kiu nun bezonas poemojn? 
ni necesigu tiujn temojn 
respondas kaj skribas sonetojn 

tamen l' mondo restas progresa 
ĉiam konstante disvolviĝas 
tero humanece moviĝas 
per la poezio karesa 

"kaj kio estas poezio?" 
demandas servanto sinjoron 
"rimo ritmo kaj finezio" 

li skribis ion laŭ alvoko 
kaj faras grandegan furoron 
ŝajnas poeto de l' epoko
Zuriko, la 27an de januaro 2006