Soneto pri psika malsano
jam delonge mi en mi sentas 
simptomojn de psika malsano 
ĉar mi agas kiel ŝamano 
kaj strange ĉion argumentas 

ĉu estas iu atavismo? 
mi ne scias kiam koŝmaro 
venos post milda deklaro 
ekzemple pri esperantismo? 

kiam mi nokte palpebrumas 
pensoj venas perfortigante 
mian mion - aero zumas 

matene mi havas nur nulon 
NULA HORO agas kreante 
denove psikan malsanulon
Zuriko, la 29an de januaro 2006