Soneto pri unu malkovro
malkovris mi la fenomenon 
ke legantoj de miaj versoj 
vivas kun televid-inversoj 
ni havas komunan omenon 

interreto donas informojn 
mallongajn klare kondensitajn 
tute ne komentariitajn 
enhavantajn realkonformojn 

amikoj diras sen sekretoj 
ke Esperantio alie 
aspektas ol skribas gazetoj 

eĉ en la vivo civitana 
ne estas tiel idilie 
kiel vokas bulten' organa
Zuriko, la 30an de januaro 2006