Soneto barĉa kun leteroj
Marek Śpiewak skribas ke kantas 
li kantojn tute profesie 
kaj legas sonetojn pasie 
Śpiewak-Kantisto - nomo hantas 

inter multaj korespondaĵoj 
Teatro STOK min bonjarigas 
kaj mi stokon frekvenciigas 
per interesaj teatraĵoj 

foto de barĉo min inspiris 
por tiu ĉi barĉa soneto 
sed mi bonguste ne sopiris 

unu Kristofo faris foton 
alia ekkredis per reto 
mokridindigante bigoton
Zuriko, la 4an de januaro 2006