Soneto pri ecoj de versoj
la plej grava estas enhavo 
entenita en formo klara 
parolo simple populara 
al nepo kaj same al avo 

mi evitas alegorion 
se troviĝas iu ekscito 
ĝi tuj evoluas al spito 
neante gloran eŭforion 

humanece kaj sen komploto 
modeste por ĉiu komprenu 
eĉ politika idioto 

mi volas uzi metaforon 
vokante "principon eltenu" 
tiam dum mi perdas memoron
Zuriko, la 5an de januaro 2006