Soneto pri signifnuancoj
inter signifoj de la vortoj 
ALIA ... kaj FREMDA potenco 
aperas granda diferenco 
decidanta pri homaj sortoj 

la ALIA estas ŝatata 
facile moviĝas sur l' mondo 
la FREMDA laŭ socia sondo 
estas ridinde akceptata 

ili ambaŭ aspektas same 
kaj eĉ ne estas distingeblaj 
sed ili ne agas teame 

nia mondo estas kolora 
sed homoj ŝajnas esti feblaj 
pro fremdeco alie mora 
Bastiono de Silento, la 1an de oktobro 2006