Soneto kun blanka Ostuni
ni aŭtoĉefvojon forlasis 
kaj vidindaĵo al Ostuni 
per blanko tuj komencis suni 
tiu vojo sentempe pasis 

loĝejo granda kun teraso 
mebligita eĉ tro komforte 
nur bildoj pendas tre malsorte 
kun eta arta embaraso 

por ni sufiĉas unu ĉambro 
en pluraj lokoj de loĝejo 
disiĝas aero kun ambro 

apud parko kaj movo strata 
sed malantaŭe en seĝejo 
regas kvieto akurata
Ostuni, la 10an de oktobro 2006