Soneto certe publicista
unu de tre malmultaj Turkoj 
kiu agas vere kuraĝe 
prenas literaturomaĝe 
Nobelpremion kontraŭ "ŝurkoj" 

en gazetoj tro da spriteco 
ĵurnalistaj komentarioj 
celas al ĵurnalambicioj 
malparalele kun legeco 

pri la turka majstro mi aŭdis 
sed ankoraŭ nenion legis 
tamen mi lin kore aplaŭdis 

en la kazo politikista 
oni gravan aferon tegis 
ekestis sonet' publicista  
Ostuni, la 14an de oktobro 2006