Soneto kun malkapableco
fari ion ajn sen kapablo 
estas arto ankaŭ kuraĝo 
vero ne aperas dum naĝo 
ne eliras de plaĝa sablo 

ĉiutageco nin devigas 
fari ion sen nia kono 
kio venas an ni per sono 
ke nian vivon plibonigas 

ĉiam kio estas l' unua 
devenas de tronaiveco 
kaj ofte fariĝas enua 

ni estas ofte indulgemaj 
pro denaska malkapableco 
kaj pro niaj spertoj dilemaj 
Zuriko, la 25an de oktobro 2006