Soneto pri Genja-konsiloj
Genja konsilas por ne manĝi 
freŝajn fruktojn ankaŭ legomojn 
eviti malsanajn simptomojn 
kaj alie vivon aranĝi 

sur fenestro sidas kolombo 
mi skribas pri tiu evento 
kaj pri mia al fruktoj sento 
manko de ili estus tombo 

matenmanĝon mi mem preparas 
ĉiutage por du personoj 
tuthore ĉe fruktoj mi staras 

frukta kun jogurto miksaĵo 
dum l' tuta jaro sen admonoj 
estas agrabla travivaĵo 
Bastiono de Silento, la 29an de oktobro 2006