Soneto dependa de stato
matene mi sune promenis 
sed meztage jam estis pluvo 
oni diru preskaŭ diluvo 
do mi al lito apartenis 

vetero influas spiriton 
la plej danĝera estas ŝanĝo 
febla estas ĉiu aranĝo 
oscedo elvokas heziton 

poste mi reagas normale 
miaj pensoj denove brilas 
kaj mi ĉiujn traktas regale 

se okazas memodisiĝo 
ĉu utilas ĉu malutilas? 
volo gvidas al unuiĝo 
Zuriko, la 31an de oktobro 2006