Soneto pri penduma stato
oni povas sidi aŭ pendi 
al Brindisi turko alflugis 
sed li flugadon ne konjugis 
li volis nur informon sendi 

kiel ĉe Döblin la hotelo 
sed servistoj malrapidiĝis 
tamen menuoj pliriĉiĝis 
nur unu ĉampana botelo 

teroristo devigas skipon 
flugi al alia haveno 
por gravigi kristanprincipon 

mi faras duteman motivon 
kiu drinkas jam dum mateno 
tiu volas forlasi vivon 
Zuriko, la 4an de oktobro 2006