Soneto pri malokazaĵo
kiel skribi pri nuntempeco 
se malantaŭ fenestro pluvas 
kaj tuta vidindaĵo kuvas 
per akve densiga grizeco 

nebulo kovris gravajn faktojn 
ne funkcias nia imago 
turko kun mola kartilago 
en Brindisi faris baraktojn 

kolomboj flugas timigitaj 
de falkoj loĝantaj en turo 
menuoj restas limigitaj 

sur l' framasona templo sidas 
Dio legas versojn pri juro 
ĉar justecon sur l' tero vidas 
Zuriko, la 5an de oktobro 2006