Soneto inter du ekstremoj
malvo elstaras de tegmento 
kreskas sur kaŝita balkono 
alĝuste laŭ naturordono 
por kuraĝe kolora sento 

ĉe najbaro malsupre bruo 
atestas pri programpreparo 
por teatro sed loĝantaro 
volas nun kaŝiĝi en truo  

mi telefonos al Rikardo 
kiu festas nun naskotagon 
transdoni dezirojn de bardo 

ĝuste mi sidas ĉe piano 
provokante mian imagon 
apud nostalgia liano
Zuriko, la 6an de oktobro 2006