Soneto kun argumentado
la ĉefministro al nacio 
diris prudente ekvilibre 
precipe pri devigoj kribre 
por estu milda emocio 

aliaj havas argumentojn 
ne novajn sed ĝuste la samajn 
kreas situaciojn dramajn 
eliminante sentimentojn 

"daŭras batalo" - diras uloj
ne venas de tio prudento 
sed efekte polvonebuloj  

"aparatĉikoj" nur promesas 
post balotoj venas demento 
tiam ili forte agresas 
Zuriko, la 8an de oktobro 2006