Soneto pri malbezonsento
mi sentas min mem malbezona 
ĉar mi nun povas tion fari 
kion mi ne volas prepari 
psika stato estas malbona 

tamen feliĉe ne hontega 
mi jesas tion per kontraŭo 
nuligo estas adiaŭo 
animvrako - celo belega 

eble iu al mi konsilus 
por ke mi ne plu trinku kafon 
li pri tio ne plu mencius 

mi glutas nun melatoninon 
kaj kiam mi atingas gafon 
eĉ sur masto mi trinkas vinon 
Zuriko, la 15an de novembro 2006