Soneto pri vakua kapo
mia kapo estas malplena 
oni povas diri vakua 
tiu stato estas enua 
kaj ĉio povas esti ĝena 

mi glutas koncernan pilolon 
kaj venos sonĝoj sen koŝmaroj 
nur kun sorĉoj sed ne pri ŝparoj 
konscio invitos petolon 

skribi rezerve por tirkesto 
kaj poste ŝanĝi pasintecon 
tio ne estas mia gesto? 

ĉe Bastiono de Silento 
aŭtuno koloran potencon 
demontras en tiu momento 
Bastiono de Silento, la 16an de novembro 2006