Soneto pri grandkomercisto
la afero estas komplika 
ĉar temas pri militvendado 
je l' pola flanko aĉetado 
tamen per metodo cinika 

militaviadiloj flugis 
de Usono al pola bazo 
kvin tagojn kaj tiu okazo 
estas duba - ĉu ili plugis?

por tio devas pagi poloj 
kaj profitas grandkomercisto 
ridas ĉeokaze ĥoĥoloj 

intertempe ekestis murdoj 
li restas sur prizona listo 
jen la uson-polaj absurdoj 
Zuriko, la 17an de novembro 2006