Soneto je diversaj kazoj
mi prenas gazeton kaj vidas 
ke konatuloj en ĉielo 
vagadas de stelo al stelo 
mi vivante ilin perfidas 

de Giorgio Köppel naskiĝtago 
estas certe distra laŭ moro 
sesdek jarojn - bona humoro 
kaj multaj ŝercoj kun imago 

je tiuj du diversaj kazoj 
mi troviĝas ie en mezo 
tio nur estas mia tezo 

li en faritaj vigle frazoj 
volas esti intelektulo 
sed li ne estas ofendulo 
Zuriko, la 18an de novembro 2006