Soneto kun malparolado
okupita per parolado 
dum jaroj ĝis nuna momento 
mi lernis vivi kun silento 
ne ĉiam taŭgas babilado 

ekzemple mi senprove diris 
ke okazas nur malbonaĵoj 
kaj precipe multaj ŝtelaĵoj 
pro troigoj mi poste miris 

ĉar nacio tiel valoras  
kiel regadas ĝia povo 
parte gloras kaj parte ploras 

en demokratio popolo 
elektas regantojn laŭ movo 
okazanta laŭ ĝia volo 
Zuriko, la 21an de novembro 2006