Soneto kun kontrastsilento
de disko mi forstrekis duon 
de titoloj frue skribitaj 
sed ankoraŭ ne tralegitaj 
farante silentantan truon 

tiu rimedo de kontrasto 
montras evidente ekstremojn 
substrekante tro mildajn temojn 
imitante velojn sur masto 

fabelo restas realeco 
dum muziko estas kvieto 
eĉ kun malklara rigardeco 

DADA estas ĉiutageco 
spegulo de obeemeto 
forta sed ofte kun febleco 
Zuriko, la 25an de novembro 2006