Soneto - postiru poeton
"ho ho mi tion antaŭvidis" 
diras malice maljunuloj 
mi devas diri laŭ onduloj 
ke mi je miaj vortoj fidis 

l' dekduan julion mi skribis 
"Kazjo de Gorzów prezidanto" 
kaj nun li estas malvenkanto 
ĉar Varsovio lin prohibis 

por Gorzów estas tro malfrue 
ĉar oni tie jam elektis 
prezidanton - restas enue 

verŝajne venontfoje kara 
ĉar vi nunan ŝancon neglektis 
vivo ofte estas amara 
Zuriko, la 26an de novembro 2006