Soneto kun varsoviaĵoj
ekestis multaj miskomprenoj 
pri mia elekta propono 
ne gravas liberala mono 
sed fakaj urbaj entreprenoj 

de la vidpunktoj sendepende 
Hanna estas damo de l' mondo 
kaj Kazjo de provinca rondo 
kun multaj fobioj amende 

Varsovio sub lia rego 
povus strebi certe al falo 
tial ekestis ĝusta nego 

nun estas almenaŭ espero 
ke iam povus esti malo 
al nuna honta malprospero 
Zuriko, la 28an de novembro 2006