Soneto kun itala bagno
ni veturis aŭtomobile 
preskaŭ tra tuta Apulio 
sed ni ne aŭdis pri sklavio 
kaŝita sur kampoj utile 

tiel nomataj "maserioj" 
estis agrablaj kaj gastemaj 
sed alvenis pripensoj temaj 
pri kamparanaj laborioj 

mankis homoj nur ĉefoj estis 
tamen sur centoj da hektaroj 
oni polajn sklavojn molestis 

televido sendis raporton 
pri tiuj teruraj koŝmaroj 
multaj bagnanoj trovis morton 

Zuriko, la 3an de novembro 2006