Soneto ĉiam kun la kaŭzo
unue vivas poste mortas 
kuracisto ne havas kaŭzon 
li nepre devas havi klaŭzon 
oldeco kontribuon portas 

"li mortis eĉ se ne malsanis" 
medicino tion eksludas 
homo per sia morto ludas 
"li en trinkita akvo banis" 

sangpremo rompita hepato 
aŭ subita apopleksio  
malsano gvidas al mortstato 

multaj pro kaŭzoj ofte miras 
sed vana estas emocio 
kiam homo jam ne plu spiras 
Bastiono de Silento, la 6an de novembro 2006