Soneto pri mia Barbara
pacienco kaj indulgemo 
kompato anstataŭ rikano 
inklino al konsola mano 
antaŭ ĉio matura skemo 

multe legas eĉ anstataŭ mi 
mi prenas ŝian rekomendon 
mian intelektan defendon 
mi lasas ĉar venkas ĉiam ŝi 

infanoj sopiras ferie 
por ilia instruistino 
sincere neniam varie 

ŝi povas esti ankaŭ trista 
kaj ne feliĉigas ŝin vino 
eĉ se ŝi estas optimista 
Zuriko, la 17an de decembro 2006