Soneto kun enigma Marko
en kapo troviĝas inkuboj 
volas bruligi Instituton 
pri Nacimemoro kaj tuton 
disŝuti sed alvenas duboj 

post bruliĝo ekestus paco 
ĝis nun homo al homo bojas 
kaj pro tiu bojado ĝojas 
en socio daŭras minaco 

aperis la sekretaj listoj 
sur kiuj estas mia nomo 
tamen min lavis purigistoj 

mi demandis pri eta sparko 
de kiu forflugis fantomo 
kiu estas tiu ĉi Marko? 
Zuriko, la 21an de decembro 2006