Soneto pri komenca fino
la sama placo kaj ĉevaloj 
la samaj steloj alridataj 
la samaj okuloj amataj 
la samaj karesaj pluraloj 

"sur placo Sankt-Marko Silvestro" 
la sama "miksiĝas amaso" 
certe iom ŝanĝiĝis "klaso" 
kaj oldiĝis l' sama "orkestro" 

dek du jarojn - tempo mallonga 
ne sufiĉas por grandaj ŝanĝoj 
tamen por mi fariĝis gonga 

Barbara kisas la leonon 
la saman - iamaj aranĝoj 
finiĝas per komencaj sonoj  
Venecio, la 31an de decembro 2006