Soneto pri primitivuloj
diru kion vi volas? tamen 
politiko nin danĝerigas 
kaj reputacion forigas 
tiun putraĵon diru "amen" 

nekredeblaj primitivuloj 
troviĝas nun en parlamento 
kaj tio estas reprezento 
de same stultaj popoluloj 

min ĝenas morala fetoro 
kun beno de eklezianoj 
tiu stato estas hororo 

la plej terura estas manko 
de normalaj parlamentanoj 
ĝi validas je ĉiu flanko 
Zuriko, la 7an de decembro 2006