Soneto por nia Maria
Kara Maria kiel ĉiam 
ĉitage prenu la dezirojn 
prosperojn kaj agrablajn mirojn 
humuron vi perdu neniam 

por ke vi estu ĉiam sana 
por ke ĉiutagecoj ridu 
por ke vin neniu perfidu 
por ke peno ne estu vana 

ricevu salajron koncernan 
por via zorgplena laboro 
evitu okupon konsternan 

ĝoju se estas ĝusta kaŭzo 
laŭ situacio kaj moro 
memoru pri ripoza paŭzo 
Zuriko, la 8an de decembro 2006