Soneto pri sveno por ludo
dum mi faris tagajn aĉetojn 
eksentis mi korpan rigidon 
mia sveno devigis sidon 
ekvidis mi du fostajn bretojn 

al iu grupo mi sin ligis 
tuj alvenis deva reflekso 
pri de mia naŭzo amplekso 
ĉu organismo min intrigis? 

mi trinkis du kafojn matene 
kaj tamen mi nenion manĝis 
nur skribis kiel ĉiam pene 

fortan tuson oni esploris 
Rentgeno pacigon aranĝis 
mi tuj svenan ludon ignoris 
Zuriko, la 9an de decembro 2006