Soneto pri la pura lingvo
oni aŭdas kaj oni legas 
kaj tuj oni povas rimarki 
ke oni devas nepre sarki 
tiun lingvon kiun ni pregas 

kelkaj vortaroj interpretas 
vortsignifojn tro libervole 
eĉ ankaŭ naciismpetole 
sed tiujn kazojn ni forĵetas 

ĉiuj esperantaj revuoj 
apartenas al iu skolo 
kun fortaj personaj influoj 

pro tio ĉiuj komunikoj 
aperas kun la aŭreolo 
de majsro precipe kritikoj
Zuriko, la 1an de februaro 2006