Soneto sen amopromeso
amo estas aŭ ne ekzistas 
ĉar ĝin oni ne povas mendi 
kaj laŭ la deziro atendi 
pri ĝi amanto ne insistas 

libro de Jan Twardowski diras 
ke l' aŭtoro serĉas la amon 
flugantan supren en amflamon 
sed li pri detaloj ne miras 

inter amado kaj ŝatado 
tamen okazas diferenco 
amo ne estas adorado 

se mi iun donas respekton 
tiam ne kreskas amfrekvenco 
mi nur montras estimdirekton
Hurgada, la 13an de februaro 2006