Soneto pri du poemaĵoj
Twardowski-versoj estas homaj 
kaj Wojtyła-versoj por homoj 
diferencojn kovras sindromoj 
kiuj ŝajnas malaksiomaj 

ambaŭ ekvidis mildajn flankojn 
de vivo tute sen kontrastoj 
kaj sen ĉiutagaj prokrastoj 
dum brutaleco sendas tankojn 

kaj ĉiutageco trapasas 
tra tre kurbiĝantaj vojetoj 
malsategas pli ol frikasas 

per bono aŭ bonaĵoj tristas 
homaro pro troaj bonpetoj 
anstataŭ morti ni ekzistas
Hurgada, la 24an de februaro 2006