Soneto pri pasinta tago
niaj amikoj nin vizitis 
mi kuiris sarmatan barĉon 
ne panon mi donis sed farĉon 
estis bele sed tempo ŝvitis 

Lupa sur sceno sin mem ludis 
kaj tio estis la plej grava 
temo "Feliĉo" - iom brava 
iom banala - senton trudis 

por mi feliĉo ne ekzistas 
sed nur strebado kaj revado 
kiuj la nocion asistas 

tiel nomata bohemio 
kun malriĉo apud kreado 
estis feliĉa agonio
Zuriko, la 26an de februaro 2006