Soneto pri olimpiado
finiĝis la olimpiado 
oni batalis por medaloj 
ankaŭ por aliaj kialoj 
en krome malpura agado 

malpuriĝis tiu ideo 
por elimini konkurencon 
oni uzas drogan potencon 
kaj tiam detruiĝas kreo 

farboj olimpikaj griziĝas 
ĉar ŝuldas olimpikagantoj 
kiuj intertempe aĝiĝas 

se de mi tio ĉi dependus 
mi ne agus kun arogantoj 
sed tutan aferon malmendus
Zuriko, la 27an de februaro 2006