Soneto pri danuba vago
ni estis tiam timigitaj 
antaŭ ĉio per la sistemo 
kiu estis ĉefa problemo 
ankaŭ sur riveroj vagitaj 

mia penso pri disciplino 
estis tiam certe tro akra 
"jes aŭ ne" - la demando sakra 
parte fariĝis eĉ rutino 

rumano Konstantino faris 
ĉion por ni estu kontentaj 
finfine povon kontraŭstaris 

poste kretena direktoro 
diris pri agoj maleventaj 
laŭ sekurpolica sektoro
Zuriko, la 28an de februaro 2006