Soneto pri ŝtelo de takso
Jozefo kaj Gosja en Sopot 
en ilia loĝejo manĝis 
ekmutis radio kaj ŝanĝis 
ili temon ĉe pruna kompot' 

baldaŭ okazis ke ŝtelisto 
prenis taksilon pri kurento 
konsilo por tiu momento 
"juĝejo!" - diris policisto 

ĝin ŝtelis energi-buroo 
neniu sonis kaj ne frapis 
kiel iam burokrat-troo 

mi bone konas tiun movon 
ideologio eskapis 
sed oficisto havas povon
Zuriko, la 3an de februaro 2006