Soneto kun patologio
alkoholismon nur malamas 
tiuj kiuj tre ofte drinkas 
ĉar ili en problemon sinkas 
tion aliaj ne reklamas 

same estas kun huliganoj 
kiuj batalas inter ili 
lasante aliajn trankvili 
oni parolas pri paganoj 

en la ligpunkto kun socio 
se venas klara humiligo 
tiam danĝeras ambicio 

la patologiaj medioj 
agas je naturdeformigo 
senkritike restas ĉe fioj
Zuriko, la 4an de februaro 2006