Soneto por cindra merkredo
sur turo nadlo de horloĝo 
difinas kreon de meznokto 
pri pulvo kaj pri vana dokto 
kaj eĉ pri venecia doĝo 

tradicio estas malnova 
ankoraŭ sonas tamburado 
ebria prestidigitado 
kiu jam ne estas tre pova 

skeletoj kaj blanko sur nigro 
falĉiloj - morta procesio 
kovrita dike per verdigro 

en multaj politikmitingoj 
debatados kun emocio 
ĥoĥoloj sen ĝustaj atingoj
Zuriko, la 1an de marto 2006