Soneto pri agrarfondaĵo
fondaĵ' AGRARNY en Svisio 
okupiĝas pri kamparanoj 
polaj kaj ne pri svislandanoj 
mi estas statisto por ĉio 

konsilantaro pridiskutis 
programajn formojn de agado 
temis precipe pri helpado 
sed sponsorado atributis 

malestantoj ĉiam malpravas 
sed helpo de svisoj prestiĝas 
kaj multajn mizerulojn savas 

ne temas tamen pri donacoj 
ĉar aranĝado disvolviĝas 
en kiu ne mankas minacoj
Zuriko, la 10an de marto 2006