Soneto pri danĝerletero
stato de pola edukado 
kuŝas sub signo de demando 
ĉu regadas de Bush komando 
alie usonhajdukado?

"al gesinjoroj kuratoroj" 
letero de l' naŭa de marto 
ministro skribas en ordkarto 
kontraŭ ekologiaj moroj 

pri "interveno al Irako" 
gelernantoj tute ne rajtas 
manifestacii per krako 

mi diras - MANIFESTACIU 
Bush per homaj leĝoj ne trajtas 
li ŝategas militon - sciu!
Zuriko, la 17an de marto 2006