Soneto pri diro al si mem
oni devas promeni strate 
kaj klaĉi kun taksiŝoforo 
ekkoni detalojn de moro 
por trakti urbon akurate 

homoj diras al si mem laŭte 
frazojn kun nenio ligitajn 
fenomenon malesploritajn 
ni ne povas esplori paŭte 

Laŭra kaj Gasparo invitis 
dekduon da ĝentilaj gastoj 
kaj ni ankaŭ ilin vizitis 

klavikordon de Laŭra baptis 
Kurt Steiner kun etaj prokrastoj 
ĉar konstruanto temon kaptis
Zuriko, la 18an de marto 2006