Soneto pri multaj Jozefoj
hodiaŭ Jozefoj nomtagas 
en Pollando ĉiuj drinkuloj 
dimanĉe fariĝas sanktuloj 
poste tiu sankteco blagas 

mia Jozefo adorata 
Conrad-Korzeniowski ĉiele 
prilaboras romanojn bele 
kaj de Dio estas amata 

Jozef Piłsudski estas certe 
ankoraŭ en purgatorio 
li vivis sur tero inverte 

Jozef Ochotnicki - velisto 
por li venku en loterio 
deziras lin aventuristo
Zuriko, la 19an de marto 2006