Soneto pri iu trompisto
li portis la polajn gazetojn 
kaj miajn librojn magazenis 
diris pri amikeco - tenis 
ankaŭ kaŝe trompajn obĵetojn 

telefonis de Varsovio 
demandis pri ambasadoro 
sciante pri mia ignoro 
nome Irako kaj Polio 

transdonis poste aŭskultilon 
al virino kiu sincere 
konfidis - mi perdis trankvilon 

li donis al ŝi miajn lirojn 
kiujn li ne havis - ĉu vere? 
mi sentis tiujn ekvilibrojn
Zuriko, la 25an de marto 2006