Soneto kun sinrealizo
la vorto "sinrealizigo" 
estas ridinda kaj danĝera 
sensenca - efekte kolera 
kiel arta civilizigo 

eldonisto estas lingvisto 
kaj parolas "skribu sonaton" 
pripensante sonetrilaton 
li povus esti leĝdonisto 

mi ne volas lin plibonigi 
kaj mem sonatigas soneton 
por majstron ne ironiigi 

mi iam ofte ŝanĝis fakojn 
kaj mi konas erarfaletojn 
ĉiam kaŭzoj elvokas krakojn 
Zuriko, la 31an de marto 2006