Soneto laŭ virina sento
Czesława Łachut sendis versojn 
pri kaj por Tago de Virinoj 
skribas kuraĝe kun fascino 
aldonante virajn inversojn 

mi metis tiun poemeton 
sur interretpaĝo - nun legas 
ĝin tiuj kiuj povon flegas 
por moki virinan portreton 

plaĉas al mi ŝerco se densas  
pri hieraŭo kaj morgaŭo 
en kiuj dronas hodiaŭo  

ne nur unu tion pripensas 
ĉu estas malgranda malbono  
nome de virina admono
Zuriko, la 8an de marto 2006