Soneto pri mia komenco
antaŭ kvindek jaroj mi pasis 
Paskon en la luna vilaĝo 
Księżyce kun fruktavantaĝo 
unuan poemon mi lasis 

konkursoj estis tiam multaj 
kaj sen kopiilo mi faris 
kopiojn mane kaj komparis 
ekspedoj okazis rezultaj 

punktoj strekoj kaj ornamaĵoj 
ne aperis en eldonaĵoj 
oni presis nur purajn vortojn 

mi vidas veneciajn kortojn 
kaj memoras pri pasinteco 
pri komenco de mia deco 
Venecio, la 19an de aprilo 2006