Soneto pri la almanako
mi tre ŝatas esti sur placo 
San Giacomo dell'Orio trete 
kaj gustumi librojn kviete 
ankaŭ pri najbara palaco 

mi "Curisità veneziane" 
kunprenis - en la almanako 
de la poetoj de bivako 
mi trovis raraĵojn ne vane 

la aŭtoroj skribas simile 
povus esti nur unu nomo 
ĉar ĉio aspektas samstile 

tamen unu iom elstaras 
devenas de alia domo 
eble li poeme gargaras 
Venecio, la 23an de aprilo 2006